Kio novas Pri programo Elŝuti Vortaroj Ligoj Subteni projekton

Ruse

 

Pri la programo

 

Origine eVortaro estis kreata kiel ŝelo por la esperanta-rusa vortaro de Bokarev, sed nun tio jam estas ne tute vera, ĉar por eVortaro ekzistas kelkaj vortaroj. 
La programo estas elektronika vortaro, per kiu eblas rapide kaj oportune trovi tradukon de bezonata vorto.
Kvankam eVortaro dume ne subtenas rusa-esperantajn vortarojn, ĝi tamen povas serĉi rusajn vortojn en traduko de la esperantaj, t.e. ĝi estas preskaŭ ambaŭdirekta. 

eVortaro aspektas tiel:

eVortaro subtenas Unikodon, tial ĉapelitaj literoj aspektas korekte (por entajpo de la literoj necesas uzi X-sistemon).

eVortaro povas serĉi vortojn el la poŝo (Windows Clipboard), ankaŭ laŭ klavkomando, kaj aŭtomate ŝanĝi formojn de esperantaj vortoj antaŭ serĉo (forigi akuzativon kaj pluralon, ŝanĝi verbojn al infinitivo).

Krom tio, eVortaro subtenas plimulton da Esperantaj skribsistemoj (por traduko el la poŝo), ekz. X-sistemon, H-sistemon, Latin3, kaj certe Unikodon.

La programo estas senpaga, sed se vi povas subteni la projekton - tio estus bonega. ;-)

Por komenci labori kun la programo, necesas elŝuti unu el versioj de la programo kaj almenaŭ unu vortaron por ĝi. Vortaroj vi povas instali en la saman dosierujon, kie la programo estas instalita.

Se vi havas rimarkojn, demandojn pri funkciado de la programo aŭ informon pri eraroj, ne hezitu skribi al mi al atv@rbcmail.ru aŭ en la forumo

 

Hosted by uCoz